Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 95

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek IV

1Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo. 2Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. 3Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj, 4Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj; 5Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis. 6Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto. 7Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, 8Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, 9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron. 10Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.