Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 54

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek II

1Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon. 2Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo. 3Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela. 4Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. 5Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin. 6Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona; 7Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.