Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 130

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek V

1El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. 3Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata. 5Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. 6Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon. 7Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo. 8Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.