Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 47

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek II

1Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto. 2Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero. 3Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn. 4Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela. 5Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado. 6Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu! 7Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton! 8Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono. 9La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.