Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 137

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek V

1Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 2Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn. 3Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo? 5Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano; 6Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj. 7Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento. 8Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.