Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 46

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek II

1Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. 2Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj. 3Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela. 4Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo. 5Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno. 6Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. 7La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela. 8Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero, 9Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro. 10Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. 11La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.