Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 2

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek I

1Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? 2Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: 3Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! 4La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin. 5Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: 6Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto. 7Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis. 8Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. 10Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero! 11Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo. 12Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.