Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 63

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek II

1Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. 2Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. 3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. 4Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. 6Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. 7Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. 8Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. 9Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran. 10Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj. 11Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.