Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 7

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek I

1Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min, 2Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas. 3Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj, 4Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze: 5Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela. 6Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. Sela. 7Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren. 8La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco. 9Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio! 10Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn. 11Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage. 12Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin. 13Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. 14Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. 15Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. 16Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo. 17Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.