Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 28

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek I

1Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon. 2Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro. 4Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas. 5Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego. 7La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.