Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 112

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek V

1Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. 2Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. 3Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. 4En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa. 5Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. 6Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. 7Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon. 8Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj. 9Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro. 10La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.