Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 85

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek III

1Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; 2Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela. 3Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon. 4Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. 5Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio? 6Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi? 7Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni. 8Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco. 9Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando. 10Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas. 11Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo. 12Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn. 13Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.