Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 61

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek II

1Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon. 2De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko. 4Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela. 5Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. Sela. 6Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn. 7Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. 8Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.