Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 108

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek V

1Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon. 3Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero. 5Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero. 6Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. 7Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 8Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 9Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios. 10Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom? 11Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 12Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 13Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.