Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 123

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek V

1Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! 2Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin. 3Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo. 4Tute pleniĝis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.