Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 135

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek V

1Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma. 4Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron. 5Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj. 6Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj. 7Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj. 8Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto. 9Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj. 10Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn: 11Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn. 12Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael. 13Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj. 14Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. 15La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj. 16Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 17Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo. 18Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas. 19Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.