Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 6

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek I

1Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 3Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. 5Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? 6Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 7Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 8Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 9Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon. 10Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.