Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Psalmaro 75

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Boek III

1Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn. 2Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon. 3Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela. 4Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon; 5Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo; 6Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. 8Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. 9Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob. 10Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.