Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Jesaja 23

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Over de volken

1Profetaĵo pri Tiro: Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili. 2Silentu, ho loĝantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis; 3sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj. 4Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn. 5Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la sciigo pri Tiro. 6Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de la apudmara lando. 7Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime. 8Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando? 9La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando. 10Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas. 11Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn. 12Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon. 13Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino. 14Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita estas via potenco. 15En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino: 16Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin. 17Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero. 18Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.