Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Jesaja 18

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Over de volken

1Ve al la lando flanke ombrata, kiu troviĝas transe de la riveroj Etiopaj, 2kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj ŝipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathaŭta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj. 3Vi ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj aŭskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto. 4Ĉar tiel diris al mi la Eternulo: Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia loĝejo, kiel serena varmego ĉe hela lumo, kiel rosa nubo ĉe varmego de rikolto. 5Ĉar antaŭ la rikolto, kiam la florado finiĝis kaj la floro fariĝis matura bero, Li detranĉos la branĉojn per tranĉiloj kaj deprenos la vinberbranĉojn. 6Ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros. 7En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathaŭta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.