Serĉi
Rezultoj por “pano”
352 versoj trovitaj en la Londona Biblio.
- Genezo 3:19En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
- Genezo 14:18Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra.
- Genezo 18:5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
- Genezo 21:14Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba.
- Genezo 25:34Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.
- Genezo 27:17Kaj ŝi donis la bongustan manĝaĵon kaj la panon, kiujn ŝi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
- Genezo 28:20Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi,
- Genezo 31:54Kaj Jakob oferbuĉis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn manĝi panon; kaj ili manĝis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.
- Genezo 37:25Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
- Genezo 39:6Kaj li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.
- Genezo 41:54Kaj komenciĝis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en ĉiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
- Genezo 41:55Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al ĉiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
- Genezo 43:2Kiam ili formanĝis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj aĉetu por ni iom da pano.
- Genezo 43:4Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj aĉetos por vi panon;
- Genezo 43:20Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por aĉeti panon;
- Genezo 43:22Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
- Genezo 43:25Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; ĉar ili aŭdis, ke tie ili manĝos panon.
- Genezo 43:31Sed li lavis sian vizaĝon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!
- Genezo 43:32Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili.
- Genezo 45:23Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, ŝarĝitajn per greno, pano, kaj manĝaĵo por lia patro por la vojo.
- Genezo 47:12Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.
- Genezo 47:13Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
- Genezo 47:15Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, ĉiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaŭ vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
- Genezo 47:16Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.
- Genezo 47:17Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
- Genezo 47:19kial ni pereu antaŭ viaj okuloj, ni kaj nia tero? aĉetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertiĝu.
- Genezo 49:20Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.
- Eliro 2:20Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li manĝu panon.
- Eliro 12:39Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon.
- Eliro 16:3Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato.
- Eliro 16:4Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne.
- Eliro 16:8Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo.
- Eliro 16:12Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
- Eliro 16:15Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi.
- Eliro 16:22Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.
- Eliro 16:29Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
- Eliro 16:32Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.
- Eliro 18:12Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj buĉoferojn; kaj Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de Izrael venis, por manĝi panon kun la bopatro de Moseo antaŭ Dio.
- Eliro 23:25Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.
- Eliro 25:30Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.
- Eliro 29:2kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.
- Eliro 29:23kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo;
- Eliro 29:32Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
- Eliro 29:34Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta.
- Eliro 34:28Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.
- Eliro 35:13la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono;
- Eliro 39:36la tablon, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la panon de propono;
- Eliro 40:23Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- Levitiko 7:13Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero.
- Levitiko 8:31Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la viandon ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante: Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu.
Ni montras la unuajn 50. Precizigu vian serĉon por malpli da rezultoj.
Klarigitaj pecoj
Ĉi tiuj versoj havas plenan klarigon: kunteksto, tri tavoloj kaj familia momento.
- Psalmaro 23:1De HEER is mijn herder, ook in het donkere dalA song about God who cares, like a shepherd for his sheep.
- Jeremia 29:11Plannen voor vrede, na zeventig jaarPeople far from home receive a letter full of hope.
- Laŭ Mateo 7:1Oordeel niet: eerst de balk, dan de splinterJesus tells a funny story about a plank in your eye.
- Laŭ Luko 15:20De vader die rent: een verhaal met een open eindeA son comes home, and his father runs to meet him.
- Laŭ Johano 3:16Zo lief had God de wereld: een nachtelijk gesprekA man comes to Jesus at night with his questions.
- Romanoj 8:28Alles werkt mee ten goede, midden in het zuchtenWhen everything is hard, God sighs along with us.
- Filipanoj 4:13Alles aankunnen: tevreden in gebrek en overvloedPaul is in prison, and still he is happy.