Serĉi
Rezultoj por “lumo”
300 versoj trovitaj en la Londona Biblio.
- Genezo 1:2Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.
- Genezo 1:3Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.
- Genezo 1:4Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
- Genezo 1:5Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
- Genezo 1:18kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
- Genezo 15:12Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
- Genezo 15:17Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj.
- Eliro 10:21Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
- Eliro 10:22Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
- Eliro 10:23Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.
- Eliro 20:21Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
- Eliro 28:30Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
- Levitiko 1:16Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.
- Levitiko 8:8Kaj li metis sur lin la surbrustaĵon, kaj sur la surbrustaĵon la signojn de lumo kaj de justo.
- Levitiko 13:23Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastiĝos, ĝi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros ĝin pura.
- Levitiko 13:28Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam ĝi estas ŝvelaĵo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, ĉar ĝi estas brulumo de la brulvundo.
- Levitiko 24:4Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.
- Nombroj 27:21Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
- Readmono 4:11Tiam vi alproksimiĝis kaj stariĝis ĉe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro ĝis la mezo de la ĉielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
- Readmono 5:23Kaj kiam vi aŭdis la voĉon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, ĉiuj viaj tribestroj kaj plejaĝuloj;
- Readmono 28:22La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos.
- Readmono 28:29Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos.
- Readmono 33:8Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;
- Josuo 2:5kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, ĉar vi kuratingos ilin.
- Josuo 24:7Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.
- 1 Samuel 2:9La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.
- 1 Samuel 14:36Kaj Saul diris: Ni postkuru la Filiŝtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, ĝis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris: Faru ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj la pastro diris: Ni turnu nin ĉi tie al Dio.
- 1 Samuel 28:6Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
- 1 Samuel 29:10Leviĝu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.
- 2 Samuel 22:10Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
- 2 Samuel 22:12Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
- 2 Samuel 22:29Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
- 2 Samuel 23:4Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam leviĝas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdaĵo el la tero.
- 1 Reĝoj 8:12Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
- 2 Reĝoj 7:9Kaj ili diris unu al la alia: Ne ĝuste ni agas; la hodiaŭa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la reĝo.
- 2 Reĝoj 15:14Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
- 1 Kronikoj 2:40Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon.
- 1 Kronikoj 6:12Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon,
- 2 Kronikoj 6:1Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
- Ezra 2:63Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
- Ezra 9:8Kaj nun antaŭ momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom reviviĝi en nia sklaveco.
- Nehemja 7:65Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
- Ester 8:16Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo.
- Ijob 3:4Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
- Ijob 3:5Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
- Ijob 3:9Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
- Ijob 3:16Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
- Ijob 3:20Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
- Ijob 5:14En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
- Ijob 10:21Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
Ni montras la unuajn 50. Precizigu vian serĉon por malpli da rezultoj.
Klarigitaj pecoj
Ĉi tiuj versoj havas plenan klarigon: kunteksto, tri tavoloj kaj familia momento.
- Psalmaro 23:1De HEER is mijn herder, ook in het donkere dalA song about God who cares, like a shepherd for his sheep.
- Jeremia 29:11Plannen voor vrede, na zeventig jaarPeople far from home receive a letter full of hope.
- Laŭ Mateo 7:1Oordeel niet: eerst de balk, dan de splinterJesus tells a funny story about a plank in your eye.
- Laŭ Luko 15:20De vader die rent: een verhaal met een open eindeA son comes home, and his father runs to meet him.
- Laŭ Johano 3:16Zo lief had God de wereld: een nachtelijk gesprekA man comes to Jesus at night with his questions.
- Romanoj 8:28Alles werkt mee ten goede, midden in het zuchtenWhen everything is hard, God sighs along with us.
- Filipanoj 4:13Alles aankunnen: tevreden in gebrek en overvloedPaul is in prison, and still he is happy.