Serĉi
Rezultoj por “graco”
122 versoj trovitaj en la Londona Biblio.
- Laŭ Luko 1:30Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.
- Laŭ Luko 2:40Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.
- Laŭ Luko 2:52Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.
- Laŭ Luko 4:22Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef?
- Laŭ Johano 1:14Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
- Laŭ Johano 1:16Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
- Laŭ Johano 1:17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
- Agoj de la Apostoloj 4:33Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj.
- Agoj de la Apostoloj 6:8Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo.
- Agoj de la Apostoloj 11:23li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
- Agoj de la Apostoloj 13:43Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
- Agoj de la Apostoloj 14:3Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj.
- Agoj de la Apostoloj 14:26kaj de tie ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis.
- Agoj de la Apostoloj 15:11Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.
- Agoj de la Apostoloj 15:40sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
- Agoj de la Apostoloj 18:27Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;
- Agoj de la Apostoloj 20:24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
- Agoj de la Apostoloj 20:32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.
- Romanoj 1:5per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo,
- Romanoj 1:7al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
- Romanoj 3:24pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
- Romanoj 4:16Ĝi do estas el fido por tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj
- Romanoj 5:2per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio.
- Romanoj 5:15Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.
- Romanoj 5:17Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.
- Romanoj 5:20Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis,
- Romanoj 5:21por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
- Romanoj 6:1Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu?
- Romanoj 6:14Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.
- Romanoj 6:15Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!
- Romanoj 11:5Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.
- Romanoj 11:6Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
- Romanoj 12:3Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.
- Romanoj 12:6Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido;
- Romanoj 15:15Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
- Romanoj 16:20Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
- Romanoj 16:24La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.
- 1 Korintanoj 1:3Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
- 1 Korintanoj 1:4Mi ĉiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;
- 1 Korintanoj 3:10Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas.
- 1 Korintanoj 15:10Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
- 1 Korintanoj 16:23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
- 2 Korintanoj 1:2Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
- 2 Korintanoj 1:12Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaŭ Dio, ne laŭ homa saĝeco, sed laŭ la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe ĉe vi.
- 2 Korintanoj 1:15Kaj en ĉi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon,
- 2 Korintanoj 4:15Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.
- 2 Korintanoj 6:1Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio
- 2 Korintanoj 8:1Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;
- 2 Korintanoj 8:6Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon.
- 2 Korintanoj 8:7Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco.
Ni montras la unuajn 50. Precizigu vian serĉon por malpli da rezultoj.
Klarigitaj pecoj
Ĉi tiuj versoj havas plenan klarigon: kunteksto, tri tavoloj kaj familia momento.
- Psalmaro 23:1De HEER is mijn herder, ook in het donkere dalA song about God who cares, like a shepherd for his sheep.
- Jeremia 29:11Plannen voor vrede, na zeventig jaarPeople far from home receive a letter full of hope.
- Laŭ Mateo 7:1Oordeel niet: eerst de balk, dan de splinterJesus tells a funny story about a plank in your eye.
- Laŭ Luko 15:20De vader die rent: een verhaal met een open eindeA son comes home, and his father runs to meet him.
- Laŭ Johano 3:16Zo lief had God de wereld: een nachtelijk gesprekA man comes to Jesus at night with his questions.
- Romanoj 8:28Alles werkt mee ten goede, midden in het zuchtenWhen everything is hard, God sighs along with us.
- Filipanoj 4:13Alles aankunnen: tevreden in gebrek en overvloedPaul is in prison, and still he is happy.