Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

1 Kronikoj 3

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Geslachtsregisters

1Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail; 2la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit; 3la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla; 4ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem. 5Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel; 6Jibĥar, Eliŝama, Elifelet, 7Noga, Nefeg, Jafia, 8Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ. 9Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar. 10La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi tiu: Jehoŝafat; 11la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu: Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ; 12la filo de ĉi tiu: Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam; 13la filo de ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu: Manase; 14la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija. 15La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum. 16La filoj de Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija. 17La filoj de Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel, 18Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja. 19La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel: Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit; 20ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab- Ĥesed. 21La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja. 22La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses. 23La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam-tri. 24La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.