Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

1 Kronikoj 10

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: David

1Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul. 3La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj. 4Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur la glavon kaj mortis. 6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis. 7Kiam ĉiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj enloĝiĝis en ili. 8En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo. 10Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon. 11Kiam la tuta Jabeŝ en Gilead aŭdis pri ĉio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12tiam leviĝis ĉiuj kuraĝuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabeŝon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabeŝ, kaj fastis dum sep tagoj. 13Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, 14sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la reĝadon al David, filo de Jiŝaj.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.