Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

Kantado de la Kantoj 3

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: Zoeken en vinden

1Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis. 2Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis. 3La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas? 4Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min. 5Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos. 6Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto? 7Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin El la fortuloj de Izrael, 8Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro, Pro la teruro de la nokto. 9Edziĝan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la reĝo Salomono. 10Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento, La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem. 11Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.