Salti al la enhavo
Beta

Fadeno ankoraŭ ne estas tute tradukita al Esperanto. Kio ankoraŭ ne estas tradukita, aperas en la angla.

2 Kronikoj 27

Ĉi tiu ĉapitro apartenas al: De koningen van Juda

1La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok. 2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis. 3Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis. 4Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn. 5Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria. 6Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio. 7La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. 8La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. 9Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.

La versnumeroj sekvas la elektitan tradukon kaj povas malsami je unu verso en kelkaj ĉapitroj.

Legokomforto

Elektu, kio helpas. Via elekto estas konservata en ĉi tiu aparato.

Tekstogrando

Ĉu vi preferas la proprajn agordojn de via aparato (zomo, ekranlegilo, malhela reĝimo)? Ili funkcias ankaŭ ĉi tie.